![]() |
|
| |||||||
| Лента сообщений | Восстановить пароль | Регистрация | Правила | Дневники | Справка | Социальные группы | пометить форумы как прочитанные |
1спасибо | Для отправления сообщений необходима Регистрация |
| | опции темы |
| | #1 | |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Freŝe aperis bele eldonitaj tradukoj de famaj romanoj: "Dek du seĝoj" kaj "Ora bovido" de Ilf kaj Petrov tradukitaj de Aleks Kerbel. _____________________________________________ Apartan intereson havas enkondukita de la aŭtoro gramatika koncepto - eble vi jam ĉe la titolo eksentis nekutimeton - komparu: "La Ora Pozidono"... La temo estas priskribita en postkomenta paĝo de la libro, cite: Цитата:
La kritikon de la eksperimento deziranto povas vidi ĉe: Helmuto Velger en "KONTRIBUOJ AL LA NORMA ESPERANTOLOGIO" - http://www.info-servo.de/Kontribuoj.htm Kurte: la kritiko konsistas el aserto ke - fundamente artikoluzado estas difinita kiel: "sama, kiel en la angla, germana, franca kaj aliaj lingvoj" - ne ĉiuj frazoj de "La Ekzercaro" estas priskribeblaj per La-reguloj de G.M., kaj - ke estas ellasita uzo de nedefenita artikolo por esprimi ankaŭ sencon kiel "tipa, natura, reprezenta". Evidentas, ke eĉ tiom vasta difino ne eksplikas abundegan la-ladon entradiciintan en E-to - ĉu en supra ekzemplo "La Ora Pozidono" estas tipa reprezentato de Pozidonoj? ĉu ĝi estas la konkreta inter multaj samspecaj? Eĉ se ne temi pri "aliaj lingvoj" havantaj la gramatikeron, la-lado ne ĉiam klarigeblas per, ekz, anglaj reguloj, kie artikolo ne malofte nun estas ellasata okaze de apuda difina priskribo, en titoloj, teĥnikaj instrukcioj, bildsubskriboj kaj en amaso de aliaj okazoj. La postparolo pritraktas ankaŭ la eksperimentan prepozicion "na" Pli detale pri ĝi vi povas legi rete: http://www.fphil.uniba.sk/~minich/naism.html "La eksperimenta prepozicio "na"" de Minich a. vidu diskuton en Vikio. Do en du ĉi menciitaj tradukoj la teorio iĝas aplika praktiko. Ja estas akceptite, ke ĉiu aŭtoro rajtas uzi en propra kreaĵo ajnajn noverojn, kiujn la legontoj povas akcepti, imiti aŭ malakcepti. Do ni legu kaj ĝuu la novajn verkojn. | |
| | |
| Реклама | |
| | #2 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Pri la libro - livero kaj akiro petu informojn ĉe la aŭtoro kerbel@zahav.net.il |
| | #3 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | La unua impreso. Estis speciale malfacila tasko elekti por tradukado ĉi verkon. Ĝi postulas sufiĉan kuraĝon de tradukanto. La libron, plenegan da spritaĵoj, referencoj al siatempaj okazaĵoj kaj lokaj konkretaĵoj, estas ege malfacile transdoni internacie. Des pli la libron, preskaŭ ĉiu frazo kies iĝis aforizmo nacilingve (ĉefe pro la famega filmo, kun art-plenumanto - popularega aktoro). Ekzistas du konataj vojoj por tradukisto: trapasi naciismajn pipraĵojn apenaŭ transdoneblajn alilingve kaj spritumi tiuloke, kie la traduk-lingvo donas eblecon. Ĉi kaze tio egalus skribi novan libron, nure kun simila eventoĉeno. La aŭtoro elektis duan vojon - zorgeme konservi ĉiun originan esprimon, rekte transdoni ĉiun aludon kaj vortludon. La demandon, ĉu estos internacie kompreneble, eblas formuli pli vaste: ĉu ĝenerale humuro estas internacia (ĉie samakceptebla) ? Oni povas renkonti opinion, ke rusaj humoraĵoj estas apenaŭ komprenataj ekz. okcidente, kaj ke, se tiel aŭ aliel eĉ eta ŝerco bezonas enkondukan kurson da lekcioj pri koncernaj cirkonstancoj, do ajnaj traduk-baraktoj ne multe pli efikas ol simpla rekta esprim-transdono (ĉar ja romano ne povas kunteni monografion pri landhistorio kaj moroj). Al tiu opinio kontraŭstaras la simpla fakto, ke rusa leganto absolute libere akceptas kaj komprenas malproksimajn Teodor Drajzer, Mark Tven, ankaŭ Aleksandr Djuma kaj Ŝekspir -on, forajn ne nur lande, sed epoke - tute sen specialaj studoj kaj sen multaj marĝenklarigoj. Inverse - eblas do supozi ankaŭ reciprokan komprenon. Ja ĉiuj ni estas homoj ![]() Kaj, kiel ĉiam, la plej ĝusta kreterio de aŭtora sukceso - estas opinio de legantaro, do nun estas via vorto - kara legonto Последний раз редактировалось Releganto: 11.06.2006 в 23:14. |
| | #4 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Pri "Dek du seg'oj" kaj "Ora bovido" far Ilf kaj Petrov: Demando: Kial la verkoj estis elektitaj - allogis malsimplo de la tasko, aŭ intima ŝato al la libroj, aŭ ankoraŭ io? Respondo: Dum lasta jaro de dua mondmilito en miajn tiam adoleskulajn manojn trafis broŝureto destenita por distri soldatojn. Tio estis eltiraĵoj el "Ora bovido". Longe post tio mi revis trovi la romanon, sed pasis multaj jaroj antaŭ efektiviĝo de tiu ĉi revo: la verko estis malpermesata. Jes, roluloj de la romanoj agas en ne ekzistanta jam lando, kiu estis regata kruele, burokrate. Sed tiuj ĉi aventuraj romanoj fluas tiel sprite kaj gaje, la roluloj (kvankam friponoj), estas ĝis tiom simpatiaj ke, ni esperu, la verkoj vivos ne malpli ol fama "Don Quixote" de Cervantes. Krom tio la romanoj helpas kompreni kiel, fakte, oni vivis dum tiu ĉi stranga sovetia eksperimento. Demando: Kiom da tempo okupis la traduklaboro? Respondo: Kelkajn jarojn. Demando: Kial precipe la gramatik-noveroj: la teksta teksaĵo postulis specialajn rimedojn aŭ ecoj de la renkontita libro "Nia fundamento sub lupeo" inspiris ĝian realigon? Respondo: Kaj tio kaj alio. Kiam temas pri rolo de artikolo la, pozicio de iama ruslingvano estas avantaĝa: ĝi postulas pripensi uzon de tiu ĉi vorto. Aaŭtoro de "Nia fundamento..." faras tion. Prepozicio na, proponita far sinjoro G.F. Makkink, estas tre utila por senkriple uzi neesperantigitajn vortojn. Nomojn, ekzemple. Demando: Kio pri planoj por estonto? Respondo: Al mi tre plaĉas libro pri vojaĝimpresoj de Ilf kaj Petrov en Usono de 1930-aj jaroj. En sprita kaj humura maniero ĝi helpas kompreni tiun ĉi tiel disputatan nun fenomenon. Ĉu mi iam tradukos ĝin? Sendube ĝi valoras tion. |
| | #5 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Pri antaŭaj verkoj de A.Kerbel - "Versoj kaj tradukoj" - eron de la libreto vi povas vidi en "Bebvartejo". "E-o per 209 vortoj" - tri voluma. Sur malantaŭ kovrilo de reeldonita pro elĉerpiĝo volumo numero unu troviĝas tiu ĉi angla teksto: About the language Are languages we speak a natural phenomenon? Certainly not. National languages are a product of human societies. Since they were created not by brilliant inventors, but evolved gradually, over long periods of time, their design is not overly rational. Languages are hard to learn. We manage to learn our native tongues quite well, but many adults find learning a foreign language to be a torment. Humankind needs a convenient, neutral, easily learned, International means to communicate. How wonderful it would be to have an international language created for us by a genius: an Edison of languages... But such language already exists! In 1887 Dr. Lazar Ludovik Zamenhof (1859-1917) published a book about his invention: the language Esperanto. Esperanto is a melodious language, which was designed to be easy to learn. By now, Esperanto literature includes numerous volumes of original work, as well as translations of many of the major literary works written in various national languages. If you would like to learn more about Esperanto, consult the Web. You will find several million sites mentioning Esperanto to satisfy your curiosity. If you are ready to learn Esperanto, here is your text-book. La unua volumo celas denulan komencanton sendepende de ties gepatra lingvo. (Al kompreno helpas multegaj klarigaj bildetoj). La metodon mi elektis sub influo de artikolo el, ŝajne, "Znanije-sila". Artikolo nomigĝis "Unu jaro - unu lingvo". Ĝi priskribis leg-manieran metodon lerni novan lingvon. "Legu rapide, senvortare. Ne koncentriĝu sur nekonataj vortoj. Penu kompreni la enhavon". La tekstoj devas esti atentokaptaj. Kiom eble pli da tekstoj per kiom eble malpli da novaj vortoj. La vortoj asimiliĝas subkonscie; plej gravaj vortoj, t.e. vortoj uzataj ofte, asimiliĝos unuaj. Unua volumo enkondukas 209 vortoj, kiu estas uzataj por transdoni e-te romanon de A.Tolstoj "Aelita". Dua volumo aldonas ankoraŭ cent vortoj kaj entenas "Lukto por fajro"-n. Vortaro de la tria volumo konsistas el 501 vortoj kaj romano rakontita per simpla lingvaĵo estas - "Trezor-insulo" de Stivenson. Antaŭ nelonge en "Empire State College (State university of New York) estis ricevita permeso propni E-on al studentoj estiel unu el nepre lernataj lingvoj. Se la permeso estos eluzata, la lernolibro estos ĝuste tiu ĉi, trivoluma. -------------------------------------------------------------------- Do ŝajne la metodo estas tute mala kompare kun tiu de nia kurso "Mnemo-esperanto"? (Kiu ebligas kaj instigas parkerigi amason da vortoj dum kelkaj semajnoj, por tuj komenci legi - ne simpligitajn, sed ajnajn vaste direktitajn tekstojn.) Sed la malo estas ŝajna, ne estas metodoj kontraŭaj - nur paralelaj, malsimilo ebligas al lernanto vidi la materialon diversflanke kaj alimetoda lernilo helpas ne perdi intereson al lernotaskoj. Tio signifas, ke dum la procedo - mnemonikado, estas tute ne malutile tuj havi praktikon en senvortara legado de "adoptitaj" romanoj. La tradukaĵoj ene de la menciitaj volumoj estas ĝuste inter nemultaj legaĵoj orientitaj al komencanto, des pli bone taŭgaj, ke temas pri vaste konataj verkoj - eĉ okaze de stumblo, freŝkomencanto ne perdos senc-linion de la legataj eventoj Последний раз редактировалось Releganto: 28.07.2006 в 16:35. |
| | #6 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Pri la lernolibro. Mia celo, kiel vi jam scias, estis skribi kiom eble pli da tekstoj per kiom eble malpli da vortoj, por ke la leganto kun miro konstatus ke en lia kapo troviĝas jam sufiĉe multe da ili. G'uste tio estas rezulto de legad-lernado. Sed: la metodo (same al ĉiuj aliaj) taŭgas ne al ĉiuj: ĝi celas lernantojn iom divenemajn. Mi spertis okazon kiam unu inĝeniero (en mia laborejo) scivole foliumis la unuajn paĝon(bildan) kaj tuj demandis: tre bone, sed kion signifas tiu ĉi vorto "arbo"? Sed ankaŭ mi estis mirigita: mi ne atendis ke eblas sufiĉe detale rerakonti na "Batalo por fajro", per malpli ol 309 vortoj (malpli, ĉar lastaj vortoj aperas preskaŭ fine) kaj, per malpli ol 501 vortoj na "Trezorinsulo". (Unu sufiĉe juna esperantisto rakontis al mi ke la romanon mem li legis post la lernilo kaj... trovis en ĝi nenion novan). Eĉ ni, esperantistoj, ne konscias ĝis kiom valoras tiu ĉi nia lingvo. Ne ĉiuj ni estas spertuloj, do mi estas certa ke la du romanoj (kaj eĉ unua el ili, "Aelita") povus esti interesaj kaj utilaj al sufiĉe multaj esperantistoj. Mendi la lerno-romanojn eblas ĉe la aŭtoro, la sama adreso (supre). Последний раз редактировалось Releganto: 23.10.2006 в 18:25. |
| | #7 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Nova sciigo: aperis disko de kantoj - verkitaj kaj plenumataj de A.Kerbel. Aldone al la intervueto: 1. Pri la disketo. La kantojn mi verkis antau (ne timu!) 40, proksimume, jaroj. Mi loghis tiam en Kievo, chiutage veturis al la laboro per la biciklo, ses kilometroj unudirekte, kaj elpensis kantetojn. Char mi estas muzike analfabeta, mi ne scipovis registri la melodiojn sed konstante serchis la eblecon. Nun mi trovis ghin: helpis mia komputilo (kial ne "komp/o"?) Makintosh, kaj tre oportuna programo "GarageBand". Unu monato, kaj la kantoj, kun kelkmuzikila akompano, ekestis surdiskigitaj. Mi shatas sciencfikcion, sed junaghe mi ne kredus ke tio eblas. La disketon mi sendis al Libroservo de UEA; ili mendis iom da ili, kaj metis por vendado. (Katalogo de UEA: Universala Esperanto-Asocio > "Katalogo" > "Aldonaj serchkriterioj". En fenestreton "Eldoninto" entajpu kerbel). Samloke vi povas trovi libreton kun la tekstoj kaj kun ankorau kelkaj verkajhoj / tradukajhoj. Viaj kanzonoj estas romantikaj, kion vi opinias pri nunaj popularaj amasmuzikajxoj? -( "Se oni volas sagxajn tekstojn, do legu gazetojn!") 2. Mi tute, Lusi, ne kapablas taksi aliajn stilojn. Sed shajnas ke la homaro komencas jam liberighi de artostiloj en kiuj estas tiom da spaco por... friponoj. Cxu oni povas vidi foton de la auxtoro? :-) Kio koncernas mian fotografajhon, mi preferas teni ghin en sekreto: mi tute ne estas belulino, kaj ech ne belulo. Mia vizaghacho taugas nur por malreklamado. Do, aŭskultu kaj ĝuu. Specimenon vi povas aŭdi en Bebvartejo - sxain |
| | #8 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Aperis nova eldonaĵo VAMBERI (tradukita rakonto de N.Tiĥonov) La tradukisto, A.Kerbel, pri la verko: - Ankaŭ rakonton "Vamberi" (same al verkoj de Ilf kaj Petrov) mi ŝatas de la juneco, kvankam mi ne sciis, ke temas pri reala persono. Eblas eĉ, ke ĝuste tiu ĉi rakonto influis mian intereson al esperanto: ankaŭ mi ekvolis koni lingvojn. Sed mi ne estas Vamberi, do nur en E- o mi sentas min pli-malpli komforte. Ŝajnas ke ne nur mi. Do koran dankon al vi, Zamenhof! Ankoraŭ iom pri aktualeco de la rakonto: la aŭtoro ne penis konduti "politik-korekte" rilate al Islamo. Estas vaste konata, kaj ofte citita (el revuo "Vokrug sveta") epizodo: vestita kiel orienta derviŝo la vojaĝanto-esploristo pasis longan vojon kun persa karavano, evitis multajn danĝerojn (por jeŭropano tiam mortdanĝere estis aperi en la mezaziaj landoj), sed unu okazo apenaŭ ne pereigis lin: kiam li ritme frapetis per piedo dum orkestro muzikis, la loka estrulo tuj destingis lin de aliaj almozuloj - en la regiono oni ne havas tiun kutimon. Nun vi povas legi la tutan rakonton ankaŭ esperante. Homo de mirinda sorto, naskita en mizera familio, kun kripla piedo, pelata kaj mokata dum la tuta infaneco, Vamberi iĝis fama esploristo, unu el pioniraj eŭropanoj, sukcesintaj penetri kernon de islama mondo. Spektitaj kaj priskribitaj de li aziaj moroj estas aktualaĵo ankaŭ nun. La rakonton de N.Tiĥonov vi povas trovi enrete, pri la libro demandu A.Kerbel (la adreso supre). Interesanto povas legi la fontan materialon - skribitan de Vamberi "Путешествие в Среднюю Азию". Suplemente: La nuntempan vojaĝon "По следам Решида-Эфенди, странника из Стамбула" priskribas ruslingva ĵurnalisto, kiu rimarkas ne multan esencan ŝanĝon en la lokaj tradicioj. La eksperimentado en la traduko kun prefikso pe- ne multe deflankigas leganton de la fluanta teksto - tiom atentokapta kaj aventurplena estas la menciita vojaĝpriskribo. Последний раз редактировалось Releganto: 25.11.2006 в 13:27. |
| | #9 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Reeĥo de Boris Kolker pri verkaro de A.Kerbel Estas videble, kiom da laboro traduka, lingva kaj eldona vi enmetis en gxin. Mi tuj legis po iom en diversaj lokoj kaj restis kontenta. Nu, kiel akademiano, mi ne povas aprobi viajn lingvajn novajxojn. Sed, certe, vi rajtas eksperimenti. La vivo montros, kio stabiligxos kaj kio ne stabiligxos en la lingvo. Dezirante diskonigi viajn librojn, mi skribis komentojn en la Reta katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7615 http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7616 http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5603 Opinioj pri Esperanto per 209 vortoj Boris Kolker (2006-11-12): Estas ĝuo por komencanto legi la libron, posedante nur tre limigitan vortostokon. Opinioj pri Dek du seĝoj Boris Kolker (2006-12-13): "Dek du seĝoj" estas la plej legata kaj la plej ?atata ruslingva libro. Kvankam ĝi estas tre malfacile tradukebla, Aleks Kerbel plenumis tiun taskon sufi?e bone: la lingvaĝo estas flua kaj klara. La libro estas bele eldonita kaj vendi?as je malalta Opinioj pri Ora bovido Boris Kolker (2006-12-13): Tre gaja kaj sprita libro. Vigla traduko. Dankon al Aleks Kerbel, ke li konigis tiun ĉarman libron al la esperantista leganto. |
| | #10 |
| Member Регистрация: 11.2004 Проживание: Israel
Сообщений: 827
Репутация: 0 | 0 | Nova libro eldonita de Aleks Kerbel Tradukita scienc-populara, porinfana rakonto de M.Iljin "Suno sur la tablo" - historio de lumigado. Klara, facile legebla lingvaĵo; la teksto taŭgas ne nur por lernantoj, eĉ kleraj scivolemuloj povas trovi en la verko iom da interesaj faktoj pri evoluo de "nokta tageco" - vico da inventoj kondukantaj al tiom kutima nun "pendanta piro-ne mangebla-ne tiru" Eblas mendi ĉe UEA libro-servo. Последний раз редактировалось Releganto: 12.06.2007 в 18:54. |
| Для отправления сообщений необходима Регистрация |
| Тэги |
| a.kerbel, trd., eldonita, libro, nova |
| опции темы | |
| |
| На правах рекламы: | |
|
We recomme VPS hosting for your needs Онлайн магазин для взрослых, 100% конфиденциально По интернету авиабилеты покупка оказалась очень выгодна и удобна.
|