Valhalla  
вернуться   Valhalla > VALHALLA - ESPERANTO > Esperanto forumo
Регистрация

Для отправления сообщений необходима Регистрация
 
опции темы
старый 23.04.2006, 17:39   #1
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
По умолчанию Kunverku :)

Kanteto modesta, banaleta eĉ, sed ĉarmeta,
tradukita el origina teksto,
kiun eblas vidi ĉe: esperantumi.area.com (kune kun aliaj e-itaj). Tradukante mi rimarkis, ke fakte la kantan temon eblas daŭrigi pli kaj pli , do mi proponas al ĉiuj dezirantoj meti aldonon.
Estas interesa kvazaŭ enketo - kio por vi estas karesa epiteto, krom kutimaj laŭdaj vortoj. Kunverkĉenu ni!

Nomos mi vin
Trovos mi por kara amatin'
Vortojn fluantajn el kor'.
Nomos per teneraj sonoj vin -
De mia sorto trezor'
Mi vin nomos mia roza flor',
Nur min ne piku per dorn',
Mi vin nomos mia luma stel',
Radiu senlace por hel'.

Mi vin nomos mia rava rev',
Ne transformiĝu en dev'.
Mi vin nomos mia kolombin',
Aŭguru pri bela destin'.

Mi vin nomos mia dolĉa sonĝ',
Nur min ne veku horloĝ'.
Mi vin nomos mia ĝoja kant',
Nur ne degelu en vant'.

Mi vin nomos - la aŭrora ĝoj',
Brilu vi dum ĉiufoj'
Mi vin nomos mia lirla roj'
Fluu ni laŭ kuna voj'.

Mi vin nomos mia sun-diin'
Nur ne bruligu vi min'
Mi vin nomos mia sola am'
Flagru en koro per flam'.
старый 05.06.2006, 23:06   #2
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
По умолчанию

Fama kanteto pri Peggy kaj ŝia hejm-bestaro
havas senĉesajn variantojn ruslingve,
kelkaj strofoj estas ĉi tradukitaj.

Evidentas amaso da eblecoj por daŭrigo.
Okaze de dezirantoj - bonprovon


Dancu, Penjo

Ĉe Penjo loĝis anaset'
Baladojn kantis dum kviet'
Ĉar estis klera l'anaset',
Dancu, Penjo, dancu!

Ĉe Penjo loĝis eĉ ĵiraf',
Ĝi trinkis brandon el karaf'
Ridinda estis la ĵiraf'
Dancu, Penjo, dancu!

Ĉe Penjo loĝis katinet'
Ĝi dancis kvazaŭ kabaret'
Ho, kia ĝoja katinet'
Dancu, Penjo, dancu!

Ĉe Penjo kapro en la kort'
Balais barbe, faris ord' -
Balaa estis do rekord'
Dancu, Penjo, dancu!

Ĉe Penjo loĝis krokodil',
Ĝi manĝis supon per fosil',
Ja estis lerta krokodil',
Dancu, Penjo, dancu!

Ĉe Penjo loĝis kanari'
Ĝi plonĝis en la akvari'
Ĝi estis gaja kanari'
Dancu, Penjo, dancu!

Ĉe Penjo loĝis hejm-bonit',
Sed baldaŭ iĝis ĝi rostit'
Ĝojplena estis la bonit'
Dancu, Penjo, dancu!


Infanversetoj diversspecaj -
http://my.area.co.il/view.php?siteid...&postid=458703
Для отправления сообщений необходима Регистрация

Тэги
kunverku

опции темы


Реклама
реклама
Buy text link .

Часовой пояс в формате GMT +3. Сейчас: 04:54


При перепечатке материалов активная ссылка на ulver.com обязательна.
vBulletin® Copyright ©2000 - 2024, Jelsoft Enterprises Ltd.