Valhalla  
вернуться   Valhalla > VALHALLA - ESPERANTO > Esperanto forumo
Регистрация


Для отправления сообщений необходима Регистрация
 
опции темы
старый 07.12.2005, 19:10   #1
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
По умолчанию Fotoamatore. Pridiskuti la artikolon

Karaj legantoj,
mi invitas vin pridiskuti la artikolon -
"Kiel fari belan foton" http://esperanto.ulver.com/foto.html ;
rakonti pri viaj impresoj de fotado.

Последний раз редактировалось Releganto: 07.12.2005 в 19:44.
старый 13.01.2006, 20:02   #2
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 9
Thumbs up

Dankon por la artikolo "Kiel fari belan foton". Gxi estas sciiga kaj interesa, precipe por la komencantoj.... Sed mi dubas, ke gxi trovos la legontojn por kiuj gxi estus utila..., cxar inter esperantistoj ne abundas la fotemuloj, des pli komencantaj...:bat:
Nun mi ne povas ne dividi mian aktualan felicxon - antau tri tagoj mi acxetis bonan fotilon :Pentax*istDS kun la variebla lenso SIGMA 18-125... La impresoj estas tre bonaj!
старый 14.01.2006, 09:56   #3
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
По умолчанию

Gratulojn!
La ekzemploj sur la pagxo estis faritaj per Nikon 4100,
kompare kun fotobenda - tero kaj cxielo.
//Sed mi dubas, ke gxi trovos la legontojn por kiuj gxi estus utila..., cxar inter esperantistoj ne abundas la fotemuloj, des pli komencantaj//
Nun ja preskaux cxiuj fotas, per sapujoj kaj "mobiloj",
tiujn do mi celis.
старый 13.02.2006, 16:54   #4
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 12
По умолчанию

Mi lastatempe fotas (denove) en stereo. Fakte ankau iam estinte mi fotis en stereo, se faris pauzon de dek jaroj, kaj mi nun rekomencis tiun hobion.
Iam mi uzis fabrikan fotilon 6x6 "Sputnik" (praktike du mekanikoj kaj optikoj de "Ljubitel-oj"), sed nun mi "fabrikis" hejme stereofotilon el du "Smena-8", kiujn mi tranĉis kaj kungluis per sinteza rezino, kaj solvis, ke ili eksponu sammomente.
Fakte eblas fari stereofotojn ankau per sola fotilo, kondiĉe ka la objekto ne moviĝas. Post la ekspono vi devos ŝovi dekstren la aparaton je 6,5 cm kaj ripeti la eksponon. Mi jam faris stereofotojn pri statika temo ankau per digitala aparato HP-850, kaj tre bone sukcesis. Sed, se ekzemple blovas la vento, kaj la temo estas ia natura pejzaĝo, tiam la folioj de vegetaĵo povas moviĝi inter la du eksponoj.
La du obtenotajn fotojn vi devos spekti per du lensoj je 2,5x por redoni la reliefan impreson. Atentu, ne 2,5 dioptrioj, sed 2,5 grandigoj!
Se iu estas interesata pri cxi tiu temo, mi estos diskut- kaj helpantpartnero.

amike,
laszlo i. toth
старый 20.02.2006, 04:08   #5
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 9
По умолчанию

Ha! Ankaŭ mi havis antaŭe la fotilon "Sputnik", kiun mi heredis de la patro... Mi faris la kontaktecajn pozitivaĵojn kaj spektis ilin per speciala stereoskopo, kun frameto por la fotaĵo kaj du lensoj okuldistancaj..., ĉe mi restis agrablaj rememoroj tiurilataj. Bedaŭrinde, pro mia iama iom vagabondeca vivo, tiuj iloj estas perditaj... Ankaŭ speciala almetaĵo estas perdita, kiu estis alŝtaŭbebla antaŭ fronton de normala lenso, kaj kiu optike vertikale dispartigadis la bildkadron 24x36 je du samaj partoj, rabante unu punkton el la ekspozicio... Mi ekpensis, ke nun, jam en la cifereca epoko, se starigi la celon, eblas trovi ĉu tiaspecan novan ĉu la malnovan prismohavan kadrodispartigilon por provi revenigi la stereoskopion en la modernajn kondiĉojn... Hm,... interesa temo, dankon por la sugesto...
старый 20.02.2006, 10:14   #6
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 12
По умолчанию

Mi nun fervore serĉas tian prisman antaŭaĵon por objektivo, kiu dispatigas la bildkadron je du stereobildoj. Tiu antaŭaĵo ebligus, ke mi uzu la diĝitan fotilon por fari sinkrone stereofotojn.
La spekton de stereofotoj mi sukcesis solvi eĉ sur komputila ekrano, sed la kvalito ne estas tre bona pro la malkontentiga diserigo de la ekrano. Tiucele mi entabeligis la fotoparojn alen tabelo de vorda dokumento, kaj ĝustigis iliajn grandecojn tielmaniere, ke la fotoparoj aperu sur ekrano je 6,5 cm distance unu de alia.
Pli bonan rezulton mi atingis per kolora printilo, sed ankaŭ ĝi ne povas redoni la bezonatan diserigon. La plej bona solvo estas farigi tradiciajn gelatenajn fotaĵojn el diĝitaj bildoj (multaj laboratorioj jam povas fari tradiciajn fotaĵojn el diĝitaj bildoj), kaj poste spekti ilin per du lensoj.
Pli simpla, sed nuntempe jam multekosta metodo estas foti alsur diapozitiva filmo.
Sed indas investi tempon kaj energion, ĉar la impreso de reliefo ĉe fotaĵoj estas nesuperebla.

amike,
Laszlo
старый 20.02.2006, 16:23   #7
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 9
По умолчанию

Mi pensas, ke ne nepras akordi dimensiojn de la bildoj sur la monitora ekrano, ke la distanco inter la centrobildoj estu ekzakte 65mm. Ŝajnas, ke se dividi la horizontalan diserigon de ordinara monitoro 1280 je du partoj, eblus do atingi la bildojn je 600x800 kaj spekti ilin de la kutima ĉekomputila distanco je pr.500 mm eĉ sen specialaj optikaĵoj.Mi scipovas tiel - necesas nur iom ekzerci la rigardon kaj ĉio estos bone videbla...
старый 20.02.2006, 16:44   #8
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 12
По умолчанию

Vi certe pravas, ke eblas spekti ilin ankaŭ sen lensoj, sed mi ne dezirus difektigi miajn okulojn per perforta streĉado, do tamen pli sane estas laŭ mi uzi lensojn.

Laszlo
старый 21.02.2006, 15:28   #9
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 9
По умолчанию

Hehe! Laszlo, kion vi skribas? Tra la tuta mondo oni eldonas porinfanajn albumojn kun la "miraklaj" bildoj, kiujn eblas spekti nur tiamaniere: kiam oni rigardas kvazaŭ trans la bilda surfaco sed fokusiĝante je la bildo, - tiamaniere estas atingata la pseŭdostereeca efekto de la vida sampunktigo de diversaj bildpartoj. Eĉ male,- la oftalmologoj rekomendas tiaspecan trejnadon de la okulaj muskoloj,do tio estas ne nur sendanĝera sed eĉ saniga ekzerco...

La unan fojon mi tion provis antaŭ dekoj da jaroj, kaj ĝis nun mi malhavas la vidkapablajn problemojn.
старый 21.02.2006, 18:23   #10
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 12
По умолчанию

Ankaŭ mi spektis tiujn "miraklajn bildojn", sed mi ĝis nun ne sukcesis percepti sen lensoj la reliefimpreson ĉe du stereofotoj 6x6cm apudmetitaj. Mi ne povis vidi ilin supermetite unu al alia nur pere de okuloj, kiom ajn mi faris gimnastikon de la okulmuskloj.

Laszlo
старый 21.02.2006, 20:45   #11
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
По умолчанию

Iam en scienc-populara revuo mi legis ideon: foti de tri lokoj iun objekton - du punktoj kiel kutime kun bazo ¬ 68 mm kaj ankoraux unu desupre je sama deiro.
Pretajn bildojn spekti per optika sistemo kuniganta ĉiujn tri;
la aŭtoro supozis supersterioefekton, sed ĉu li efektivigis sian proekton mi ne plu renkontis anoncon.
Kion vi pensas pri la ebleco?
старый 21.02.2006, 21:23   #12
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 12
По умолчанию

Estas malfacile tion imagi, ĉar la impreso de reliefo ĉiam elformiĝas helpe de la du okuloj. Ec, se oni spektas hologramon, por estiĝi fenomeno de reliefo, ludas rolon la du apartaj punktoj el kiuj la okuloj vidas la imagojn desur hologramo. Do, mi ne povas imagi, kiel eblas havigi al la du okuloj pli ol du imagojn pri la objekto. La reliefa imago elformiĝas nur en la homa cerbo helpe de la du bildoj vidataj pere de la okulparoj. Trian bildon oni ne povas ricevi tra okuloj.
старый 22.02.2006, 01:45   #13
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 9
По умолчанию

Цитата:
Trian bildon oni ne povas ricevi tra okuloj.
Kial ne? Estas konate, ke pluraj homoj havas "la trian okulon" - la mensan...
Do, la tria bildo trafu senpere en la cerbon, preter la okuloj ! Kvankam, tio estas ne nur la ŝerco, ĉar ankaŭ mi legis pri ies provoj fari per serio de bildoj iun rondecan stereopanoramon, je 360 angulgradoj ĉirkaŭ la spektanto, en kiu unuopa bildo elstaru samtempe jen estiel la dekstra je unua viddirekto, jen la maldekstra je la dua. Ankaŭ tiu projetko estiĝis tro komplika por la ĝenerala disvastigo. Tamen, oni ĝin faris por ... nur du okuloj.

Off Top! - Amikoj, ĉi branĉe oni pridiskutu la artikolon!

Laszlo, ĉu vi nun aktivas en la fotado? Kiun aparataron vi aplikas? En kiuj ĝenroj? Ĉe kiun fotilon/lenson vi ŝatus aldoni la stereo-krean prisman aldonaĵon?
старый 22.02.2006, 11:22   #14
Junior Member
 
Регистрация: 01.2006
Сообщений: 12
По умолчанию

Unue, lau mi ne valoras la penon prilabori metodon, kiu taugas nur por "pluraj homoj", kiuj disponas je la tn. tria (mensa) okulo.
Tiun stereopanoramon eblas ege facile realigi, necesas nur ia plastika folio, tia, kian oni uzas por stereo-poŝtkartoj. Eble vi jam spektis tian poŝtkarton, kiu estas kovrita per speciala travidebla folio, kiu havas dense sur sia surfaco vertikalajn duoncilindrajn lensojn, apenau videblajn. Sub ĉiu tia duoncilindro kuŝas paro da strioj, el kiuj la dekstra estas strio-fragmento el la fotaĵo farita per la maldekstra objektivo, dume la maldekstra estas strio-fragmento el la fotaĵo farita per la dekstra objektivo. Sekve, la maldekstran strion eblas vidi nur per la dekstra okulo, dume la dekstran strion eblas vidi nur per la maldekstra okulo. Do, konklude, la dekstra okulo povas vidi nur la striojn realigitajn per la dekstra objektivo, dume la maldekstra okulo povas vidi nur la striojn realigitajn per la maldekstra objektivo.

La superan metodon eblas apliki ankau por tn. panorama fotaĵo (fotaĵo de 360 gradoj farita per kunĝustigo de pluraj fotaĵoj). Se oni faras du panoramajn fotaĵojn pere de ia du objektiva fotilo, tiam eblas konstrui panoraman stereo-bildon el strioj (D + MD), helpe de tiu cilindro-lensa folio.

Mi momente uzas memfaritan stereo-fotilon, kiun mi konstruis el du Smena-8 aparatoj. Kaj same, mi konstruis ilon, pere de kiu sur stativo mi povas ŝovi la diĝitan fotilon (HP-850) flanken je 6,5 cm por fari paron de stereo-fotoj. Sed ĉi-lasta metodo ne taugas por moviĝantaj temoj.
Por povi uzi la diĝitan fotilon fari stereo-fotojn ankau por moviĝantaj temoj, mi bezonas tiun prisman stereo-antauaĵon.
Mi preferas foti ĉiujn ĝenrojn krom la portreta.

Laszlo
Sponsored Links
Для отправления сообщений необходима Регистрация

Тэги
artikolon, pridiskuti, fotoamatore.

опции темы


На правах рекламы:
реклама

Часовой пояс в формате GMT +3. Сейчас: 16:28


valhalla.ulver.com RSS2 sitemap
При перепечатке материалов активная ссылка на ulver.com обязательна.
vBulletin® Copyright ©2000 - 2020, Jelsoft Enterprises Ltd.