Valhalla  
вернуться   Valhalla > VALHALLA - ESPERANTO > Esperanto forumo
Регистрация


Для отправления сообщений необходима Регистрация
 
опции темы
старый 17.05.2006, 17:43   #1
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
Cool Kio estas ULVER ?

ULVER estas ne KIO, sed KIU, eĉ pli ĝuste - KIUJ.

Muzikgrupo, je kies nomo devenis ĉeftitolo de la paĝaro.
:bat:
Por scivolemuloj - la malgranda priskribo: kio kaj kie ktp.


Ulver (norveglingve - lupoj) - unu el plej neordinaraj muziktaĉmentoj sur nigra fono de nuntempo. Stilistiko de iliaj albumoj balancas kvazaŭ pendolo - ĉiu sekva (komence de la dua) malsimilas la antaŭan, oni ne povas antaŭvidi kion demonstros la norveganoj sekvafoje. Konstanta el ilia kreado estas nur lirikeco bazita sur skandinava folkloro. Ne vane la kritikistoj kaj eĉ ili mem nomas sian muzikon trolsk-metall (folk-metal'), distanciiante de blek-stilo - kvankam sonas ili ofte ĝuste tiel, sed estas ili privata opinio. Mondo de ilij kantoj - estas la mondo, loĝata de fortaj kaj fieraj homoj - batalantoj, ravaj kaj raciplenaj Elfoj, laboremaj mastraj de subtera regno - koboldoj kaj de aliaj estaĵoj el norvegaj legendoj. Ili senĉese estas serĉantaj novan sonoron, eksperementas kun muzik-koloroj. Per la grupoj, kiel Ulver, evoluas la muziko.

La grupo konsistas el vokalisto, klavisto kaj aŭtoro de la tuta lirikaĵo Garman (Kris R), gitaristo H. Joergensen (Hevard), tamburisto E.Lancelot (AiwarikaR), ritm-gitaristo Aismala, bas-gitaristo Skoll. Jam en 93 ili kreis demo-diskon "Vargant", kiu estis ne blinda kopiado de fremdaj ekzemploj, sed originala verko. Ekenteresita de la grupo "Head Not Faund"-kompani' faris kun ili kontrakton, kaj eldonis MCD/MLP "Berlag". Klara vokalo bonege koincidas kun Blek-stila, abundo de akustikaj gitaroj kun altagordita distordo, ĉarmaj melodioj de piano kaj flutoj kun senbrida tamburado. Tio aldonas al la relizo neripeteblan dignoplene-agresivan sonoron. Lirika esenco de "Berlag" (de la norvega - "prenitaj sur monton") - ĝi estas fabelo pri jnulinoj kaptitaj de koboldoj kaj devigitaj loĝi en subteraj palacoj. Postjare estis eldonita la albumo "Kveldssanger" (de la norvega - "krepuskaj kantoj") Dum ĝia aŭskulto estas nekredebla, ke sonas sama Ulver. Akustik-gitaro, piano, fluto kaj violonĉelo - sole uzataj ĉifoje instrumentoj. Neniu blek-vokalo, neniu distordo. Nur serena trankvila voĉo de Garm, rakontanta, kiel antaŭe pri fora pasinteco, pri mornaj fortoj el norvega folkloro.

La tria kreaĵo - "Nattens Madrigal - Aate Hymne Til Ulven I Manden" ("Noktaj madrigaloj - ok gimnoj al lupo en la homo)estis eldonita de firmao Century Media. denove La Lupoj ŝokas per sia nova muzik-traktado. Aliena rapideco - "nek sekundo por repiro", densa sonoro, ardega screaming. Kaj tamen ankaŭ tio estas Ulver. Concepto traktanta pri likantropio.

Ruslingve estas multa informo en ĉiforuma fanklubo.
Sekvas traduko de Intervuo, estas sufiĉe amuza.

старый 31.05.2006, 13:45   #2
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
По умолчанию

Intervjuo kun "Ulver".

Prevjuo:
Ulver estas la taĉmento, malsimila al multaj samtempaj per sonado kaj mondpercepto.
Ilian muzikon ne eblas tuj karakterizi per simplaj kategorioj, sed radikoj de ilia
kreado ĝermis en "blak metal". Ulver eldonis nur solan albmon, registritan nur per akustika
aparataro - "Kvetssanger" (Matenaj Kantoj). La rezulto - estas aĵo konstuita de baroko
komponaĵoj, tre vigligaj, randantaj kun klasiko kaj tradicia "Norse Folk".
Ulver estas sufiĉe lertaj ankaŭ pri blinda agresema "blek metal" kaj estas adeptoj de satanizmo.

La intervjuo:

- Ĉu vi agnoskas vian certan ligon kun "blek metal" kaj ĝia ideologio?

Erik: Ulver estis naskita sur "blek metal"-a sceno kaj ĉiuj niaj realigaĵoj ĝis nuna momento,
inkluzive "Kvetssanger", estas ekzemploj de nia ligo kun "blek-metal"-muziko.
Ankaŭ nia mondkoncepto tion pruvas. Tamen konsiderante ke Ulver evoluis dum la jaro
ne nur en muzika senco, sed ankaŭ en la lirika kaj eĉ filozofia - la "lejbl"-o iĝis tre limiga.
Kio en vero estas esenco de la nocio "blek metal", kio estas ĝia ideologio?
Fonto de la "blek metal" estas - "marĝenuloj": bier-alkogoluloj, primitive senraciaj feĉuloj,
reprezentantoj de "hevy" idiotizmo. Esenco de "blek metal"-o estas "hevi metal"-kulturo, sed ne satanisma filozofio.
Vidu nur niajn aŭskultantojn! Averaĝa konsumanto de blek'-o estas tipa malsukcesulo,
al nenio taŭga debilulo, kiun oni primokas pro mallerteco, kiu ricevas malbonaj poentoj en lernejo
aŭ vivas per sociala subvencio. Li serĉas rekompensi siajn senĉesajn kompleksiojn kaj malaltan mempritakson
per apartenado al "ekskluziva" societo de refutitoj, kunigitaj en kontraŭsocia lukto. Havante "hevi metal" anstataŭ
kultura bazo, tiuj parazitoj de socia altruizmo proklamas sin "elito"! Kio povas esti pli mizera!

Garm: Mi ankoraŭ apartenas al "blek metal", kvazaŭ ĝi estas certa kerno de ambaŭ miaj emoj:
muziko kaj obskurismo. Sed de tiam, kiam mi iĝis pli matura, mi apenaŭ povas prezenti min kiel parto de la movado.
ĉar plej multo de "blek metal"-emuloj sekvas erarajn kaj primitivajn, laŭ mi, vivkonceptojn.
Mi sterbas al senriproĉeblo, sed ĝin povas atingi nur tiu, kies racio estas malfermita.
Tio submencias havi ankoraŭ aliajn interesojn,
krom tiuj, kiujn eblas renkonti en la menciitaj rondoj. Multaj abomenaj ŝanĝoj okazis post tiu
tempo kiam mi estis engaĝita al "blek metal" sceno. Mi kun malĝojo povas konstati, ke la medion
regas amaseto de konformistoj-alkoholuloj kaj senvervuloj, ne strebantaj trovi propran ideon,
sed nur uzantaj plej simplan vojon imagi sin apartenantaj al io nekutime - ekscentra.
"Blek metal" nun helpas al malklera kaj mankracia junularo senti sin varme kaj komforte.
Ĝi nun servas nur kiel lambastono por malvaloreca individuo, nenio plu. Ĉarme ĉu?


- Ĉu la kristanismo en Norvegio estas kontraŭaginda?

Erik: Kristanismo estas nur manifestado de gregemo,
lukti kontraŭ tio - estas la samo kiel lukti kontraŭ la naturo mem.
Ĝis kiam ekzistos la socio - ekzistos diferenco inter senracia amaso kaj individualistoj.
Kristanismo povas velki kaj morti, sed nur por esti anstataŭigita per alia filozofio, flatanta al amaso.
Eroj de la amaso ne emas sekvi elitajn ideojn, ilia destino estas - servi dentoradoj en socia mekanismo.
Fakto de ĉiesa adopto de filozofiaj ideoj proklamantaj ĝuste la - taŭgajn por ĉi servado ecojn, kiel plej decajn -
estas naŭze abomena al apostatoj, sed senelire necesa por normala funkciado de la socio.
Satanisto estas tiu, kiu observas la socion. La mondo por tiu estas nur kvazaŭ sceno,
li mem, laŭ sia volo elektas esti partoprenanto aŭ nur spektanto. ...
Lia aparteneco al la homaro estas minimuma. Tial min ne zorgas kontraŭ kristana lukto. Kia maniere ĝi min tuŝas?
La konfesio abomena por mi, sed ne pli. Mi ne havas deziron iĝi mesio, por montri al blinduloj veran vojon.

Parto1.

de topik: http://valhalla.ulver.com/showthread.php?t=5076





De tradukanto:

Ni vidis ideojn kiuj ŝajne trafe priskribas morojn kaj esencon de la socia mekanismo.
Sed - Ĉu prave ili estas supozantaj senpripensan akcepton per plej multo da individuoj
neceson esti dentradetoj de vivsubtena mekanizmo? Aŭ mem la pritaksintoj estas "parazitoj
de socia altruzmo", kiu permesas al la apostatoj "deflanke spekti", brue kanti, sen zorgi pri
ĉiutaga pano per fortostreĉo kaj humiligo?

Via opinio estas bonvena.
старый 21.10.2006, 16:23   #3
Junior Member
 
Регистрация: 12.2005
Сообщений: 14
По умолчанию

Sed kial Park-eto?
старый 23.10.2006, 17:21   #4
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
По умолчанию

Park Esperanto; skize tiel (ruse) -
http://valhalla.ulver.com/61674-post19.html
Sponsored Links
Для отправления сообщений необходима Регистрация

Тэги
ulver, estas, kio

опции темы

Похожие темы для: Kio estas ULVER ?
Тема Автор Разделы & Форумы Ответов Последнее сообщение
Ulver Amgod Музыка 66 30.08.2007 06:20
Ulver Temp1ar Музыка 4 30.08.2006 15:02
www.ulver.com Ulv О сайте 8 30.06.2004 03:51


На правах рекламы:
реклама

Часовой пояс в формате GMT +3. Сейчас: 05:03


valhalla.ulver.com RSS2 sitemap
При перепечатке материалов активная ссылка на ulver.com обязательна.
vBulletin® Copyright ©2000 - 2020, Jelsoft Enterprises Ltd.