Valhalla  
вернуться   Valhalla > VALHALLA - ESPERANTO > Esperanto forumo
Регистрация


Для отправления сообщений необходима Регистрация
 
опции темы
старый 12.11.2006, 00:03   #1
Member
 
аватар для Releganto
 
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
Kom-preni la Internan Ideon

El la artikolo de Welger Helmut.

En ĉi verko la aŭtoro referas la etik-sistemon "Komunika etiko" kaj ligas ĝin kun esperanto-komunikado; en la lasta alineo li trovas sciencan bazon al la koncepto "Interna Ideo", kies senco lastempe estas se ne forgesata, do forpŝata:

"...Esperanto kaj sia Interna Ideo—nome paciga interkomprenigo de la homoj—konformas al la komunika etiko.
Este esperantistoj, ni volas akceli la dialogon inter malsamaj homoj, nacioj, kulturoj, religioj, mondkonceptoj, ideologioj. La esenco de nia agado ja estas komunikado; sukceso kaj efikeco de nia agado senpere dependas de la konformeco al la komunikaj reguloj. Vi priatentu, ke tiuj reguloj sufiĉe similas al la Zamenhofa koncepto de "homa etika regularo": Nome al etiko, kiu—senigita je religiaj kaj naciaj apartaĵoj—estas la komuna racia kerno de ĉiaj etikoj; akceptebla por ĉiuj homoj raciaj kaj bonvolaj.
Estas do evidente, ke la ekkonoj pri la kondiĉoj de optimuma komunikado povas kunhelpi re‑formuli klare la idean esencon de la esperantismo sur neatendite alta scienca kaj filozofia nivelo, kaj amplekse konkretigi tiun esencon, por ke ĝi fariĝu taŭga gvidilo ankaŭ rilate konkretajn detalojn de nia ĉiutaga agado.
Tio povus estigi pozitivan efikon ne nur rilate la internan praktikon de nia movado, sed ankaŭ rilate la ekstermovadan publikon. Lingvo per si mern povas allogi ja nur homojn aparte interesatajn pri lingvoj, do relative malmultajn. La aliajn Esperanto, aŭ la Esperanto‑movado, povas allogi, ĉar ĝi utilas praktike, aŭ ĉar ĝi kontentigas identiĝo-bezonojn—parte idealismajn—, aŭ la bezonon je spirita orientiĝo.
Ni devas klare konscii, ke lerni lingvon ĉiukaze signifas por la fantazio certan mem­identiĝon kun la popolo aŭ la kulturo de la lernota lingvo. Ĉar al multaj homoj Esperanto aspektas kiel retorta produkto, kiel homunkula lingvo sen propraj kulturo kaj popolo, tial ĝi ne invitas ilin al tia memidentiĝo.
Des pli grava estas la Esperanto‑movado kaj la Interna Ideo; des pli grave estas, ke tiu ideo ne restu nebulece ŝvebanta en la fono.
(Tioimplicas, ke nia neŭtraleco ne estu timema evitado de ĉiu temo, pri kiu homoj hodiaŭ forte malsamopinias, sed ke ĝi estu sincera, komprenema, kiel eble plej senantaŭjuga toleremo; tamen, ĝi ne inkludu toleremon kontraŭ tio, kio damaĝas la komunikadon, ekzemple kontraŭ maltoleremo. Jen la konata t.n. "paradokso de toleremo".)"

Plene vidu: Ralph Dumain: "The Autodidact Project": Helmut Welger: "Komunika Etiko kaj Esperantismo"
Для отправления сообщений необходима Регистрация

Тэги
kom-preni, internan, ideon

опции темы


На правах рекламы:
реклама

Часовой пояс в формате GMT +3. Сейчас: 05:23


valhalla.ulver.com RSS2 sitemap
При перепечатке материалов активная ссылка на ulver.com обязательна.
vBulletin® Copyright ©2000 - 2020, Jelsoft Enterprises Ltd.