![]() |
|
|
#1 | ||
|
Junior Member
Регистрация: 12.2005
Сообщений: 14
|
Ĉu korektas?
Oni uzas LIMONKOLORo... Ĉu LUPE KRUELa estas influita de loka kulturo? Fakte lupo ne estas kruela, sed saĝe ĉasa besto, eble de iuj taksata nobleca... FROSTA ONDO TRAKURIS LA DORSON (moroz po koĵe).. sed se iuj eĉ pri frosto ne havas imagon? Ĉu vere eblas monda linvo aŭ ĉu devas ĝi esti pure logike 'politkorekta'? Naciaj tradukoj uzas loke kompreneblaj komparoj... Internacia teksto ĉu estu stirile senkolora por garantie ĉiueca akcepto? Kiel diri (zagadatj ĵelanie)? Ŝi ek|pensis|deziris|imagis|prenis.. se la monero falos per la blazono supren ŝi eniru.. Dum falis la stelo ŝi mense repetis la deziron.. Ne tute elegante... l'antikvulo diris: Цитата:
Por polinezianoj biblia 'blanka kiel virgina neĝo' transdonatas 'kiel freŝa kokosa interno' (ekz. el klasika tradukhelpilo). Ĉu internacilingve endus skribi tekstojn plurvariantajn, vicon da epitetoj trans komo? Ke ĉiuj komprenu, ne nur kleraj eŭropanoj. Alie ja ne estas vera tutmondeco. Sed sterile senkoloraj tekstoj impresus sengustajn al kleraj eŭropanoj. La dilemo. l'antikvulo diris: Цитата:
Por polinezianoj biblia 'blanka kiel virgina neĝo' transdonatas 'kiel freŝa kokosa interno' (ekz. el klasika tradukhelpilo). Ĉu internacilingve endus skribi tekstojn plurvariantajn, vicon da epitetoj trans komo? Ke ĉiuj komprenu, ne nur kleraj eŭropanoj. Alie ja ne estas vera tutmondeco. Sed sterile senkoloraj tekstoj impresus sengustajn al kleraj eŭropanoj. La dilemo. |
||
|
|
#2 | ||
|
Member
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
|
Цитата:
Ekzistas ja specife infana literaturo, per simplaj vortoj skribita, eldonaĵoj sciencaj -popularigitaj kaj male - malvaste direktitaj, tute specialaj. Beletro povas esti same - orientita al diversaj kategorioj de legantoj. Ĉiujn proverbojn tiel aŭ aliel necesas dekomemce klarigi - nacilingve gepatroj kaj bebvartejoj tion do faras. Nekonata al esperantaj vortaroj proverbo tiel same bezonas klarigon, nenio eksterkutima. Цитата:
Onu povas ne kompreni - se ne havas similajn kutimojn? Sed ĉiuj ni estas homoj, ĉiuj iel simile "demandas.. pri de l'estont' mistera paĝ'". - Aŭguri per falanta stelo/monero, ĉu la deziro efektiviĝos - pli bonas. |
||
|
|
#3 |
|
Junior Member
Регистрация: 09.2006
Проживание: Bulgaria, Sofia
Сообщений: 9
|
La problemo laŭ mi ne estas de lingvo, sed de skribanto. Se mi skribas al klara korespondanto mi atentas, ke estus komprenebla por li – ja mi scias kiu estas li. Se “al mondo” – tiaokaze specifikajn esprimojn (aŭ enhavon) mi klarigus sub linio, se mi maltrovas pli bonan varianton.
Do, “pilko estas en aŭtoro, ne en leganto”.* Aŭtoro estas tiu, kiu devas pripensi ĉu la mondo komprenos lin. Aliaj, de kiuj dependas universkompreno, estas aŭtoroj de nacialingva-esperanta (kaj inverse) vortaroj kaj helpiloj. Ĉu ili estas erudiciuloj kaj kiom. Ĉirilate mi estas feliĉulo posedante ambaŭ vortarojn (Esperanto-bulgara kaj Bulgara-esperanta) eldonitaj dum 1963 j.! Nun al mi mankas nur iuj nuntempaj terminoj, precipe de l’interreto. Esprimoj, malfacile orientitaj tutmonden, estos ĉiam. Sed mi pensas, ke ili malofte estas necesaj. Ilian uzon postulas specialaj okazoj – kaj zorgo pri ilia kompreno estas de aŭtoro. Oficialaj instrukcioj siaspeca “sole tiel oni devas diri esperante” estas racie senbazaj – male al gramatikaj reguloj, similaj pseŭdoreguloj maljuniĝas antaŭ estis skribataj… Interalie, ankoraŭ unu ekzemplo: mi skribis “reguloj” kaj divenis, ke ne scias ĉu tutmonde vorto en “” signifas same? Kaj preferis pseŭdoreguloj… Tradukado estas unu el plej malfacilaj agadoj. Eble pro tio plej bonaj tradukistoj estas preskaŭ tiom famaj kiom famaj verkistoj? Sed la problemon oni povas alrigardi ankaŭ aliamaniere. Ofte malfacile kompreneblaĵoj troviĝas ankaŭ en plej bona traduko. Sed tio ne estas tiom malbone kiom aspektas – leganto provokiĝas serĉi por kompreni. Kaj ekscias novaĵon! Finfine, laŭ mi Esperanto estas eĉ pli oportuna ol naciaj lingvoj por tradukado. La cetero estas en la manoj de skribantoj. Ja ĉiuj kuiristoj kiam kuiras manĝaĵon metas samajn bazajn produktojn, sed aldonaĵoj… P.S. Hunda malvarmo estas tutmonde trekomprenebla – ĉu ie estas malkonataj hundoj aŭ nocio “malvarmo”? ___________________ * En Bulgario per tiu asprimo montras kiu estas respondeca pri faroj – analoge de pilkludoj. |
| Для отправления сообщений необходима Регистрация |
| Тэги |
| malvarmo, hunda |
|
|
| Реклама | |
|
|