![]() |
|
|
#1 |
|
Member
Регистрация: 11.2004
Проживание: Israel
Сообщений: 823
Репутация: 0 | 0
|
Post kelkjardekaj klopodoj Esperanto-Ligo en Israelo sukcesis atingi la jenan celon:
Apero de la unua oficiala Esperanta-Zamenhofa poŝtmarko en Israelo. La emisio okazos la 17-an de Decembro. Sur la pm aperas portreto de L. L. Zamenhof dezajnita en Esperanto-teksto. Samtage ĝi estos stampata per unuataga porokaza stampo (interalie sur Unua Taga Koverto), kaj iom poste aperos ankau` memorfolio, kiu surhavos la samajn poŝtmarkon kaj stampon. Menciindas, ke la israela Filatela Servo akceptis la peton aperigi poŝtmarkon okaze de la 120-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto kaj la 90-a datreveno de la forpaso de Zamenhof precipe dank` al klopodoj de la israela esperantistino Malka Zemeli. Dum la Zamenhofa Vespero eblos aĉeti 2 varojn lige al la unua Israela ESPERANTO-poŝtmarko, kiu aperos oficiale kelkajn tagojn poste – la 17-an de Decembro: 1. Unuatagaj Kovertoj (UTK): sur ĉiu estas surgluita la pm (= poŝtmarko), jam stampita per la speciala porokaza stampo (do nesendebla kiel ordinara poŝtaĵo!). La prezo – 4.30 ILS por koverto, pagenda surloke al . 2. Krome (aŭ anstataŭe) vi povos anticipe prepari hejme ordinarajn kovertojn, skribi sur ĉiu el ili adreson (en Israelo aŭ en eksterlando) de amiko, parenco ktp (eĉ vian propran adreson!) kaj alporti ilin al la kunveno. Kontraŭ surloka pago de 3.30 ILS por ĉiu koverto (kiuj poste estos liverataj al la Filatela Servo), la kovertoj estos afrankitaj per la nova Esperanto-pm, stampitaj per la speciala stampo kaj senditaj post la pm-apero al la adresitoj. [Tiuj el vi kiuj deziros registri la leterojn --- sen ricevo de registra kvitanco, tamen --- devos aldoni al la supra sumo (3.30 ILS) la jenon: 4 ILS enlande kaj al Eŭropo, 4.20 ILS al Afriko, Azio kaj Nord-Ameriko kaj 4.70 al Sud-Ameriko kaj Oceanio.] Do ĉiu interesanto pri filatelaĵoj ankoraŭ havas tempon kontakti Tel-Avivajn amikojn por ricevi la memoraĵon
|
| Для отправления сообщений необходима Регистрация |
| Тэги |
| poŝtmarko, omaĝe, zamenhof |
|
|
| Реклама | |
|
|