![]() |
|
|
#1 |
|
Junior Member
Регистрация: 09.2006
Сообщений: 1
|
Ĉiu, kiu komencis sian esperanto-vojon leginte tiel nomatan Unuan
Libron (broŝuro: Dr Esperanto. "Lingvo internacia". 1887.) ne povas forgesi amaran disiluziiĝon, kiu aperas post stumblo je PAG (Plena Analiza Gramatiko de Esperanto), kaj, gramatik-parte, je PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Kio okazis? Ĉu vere esperanto estas nur unu el multegaj kaj komplikegaj "naturaj" lingvoj, sed ne perfektaĵo, rezulto de brila inspiro? Ĉu vere Zamenhof, prezentante simplecon de sia lingvo, iom... troigis? Ja en tiu ĉi sia porrusa, vere unua esperantaĵo li skribas: «Tutan gramatikon de mia lingvo eblas plene alproprigi dum UNU HORO.» Jes... Sed, ĉu vi provis alproprigi, ekzemple, amason da reguloj el kvinpaĝa chapitro de PAG, kiu nomiĝas "La artikolo"?... Ne? Prefere ne provu. Jes, kio okazis? Mi opinias ke Esperanton oni povas kompari kun perfekta mara ŝipo, produktaĵo de geniaj inĝenieroj, kiu destinas funkcii en medio de plej diversaj estaĵoj, kiuj algluiĝas, difektigas, bremsas ĝian impetan moviĝon. Aŭtoroj de PAG, kaj similaj al ili, ame kolektas, registras kaj gramatikigas tiujn ĉi algluaĵojn, anstataŭ senkompate forigi ilin, anstataŭ gardi simplecon de nia lingvo. Mi kredas al Zamenhof. Simpleco de E-o ne estas iu propaganda truko, ĉar E-o ne estas unu el tiel nomataj "naturaj" lingvoj, kiuj estas produkto de arbitra agado de ege diversaj homoj dum ege diversaj tempoj. Esperanto estas genie simpla kreaĵo de brila inventisto. Por konvinkiĝi pri tio sufiĉas tralegi Unuan Libron, en kiu la Majstro prezentas ne nur rezultojn se siaj meditoj, sed ankaŭ, kio gravas, siajn INTENCOJN. Ŝajnas ke estus utile eldoni tiun ĉi verkon malmultekoste, broŝure, esperantlingve, por ke ĉiuj ni pli efektive gardu simplecon de nia lingvo. Parenteze, kio estas tiu ĉi tiel vaste priparolata artikolo? Tio estas vorto, nur vorto, vorto LA. Jen kion diras pri ĝi unua el dek-seso da gramatikaj reguloj de Zamenhof: 1) Члена неопределенного нет; есть только определенный (la), одинаковый для всех родов, падежей и чисел. [Chlena neopredele'nnogo net; est' tol'ko opredele'nni'j, (la), odinakovi'j dlja vsehh rodov, padejhej kaj chisel.] Vorton "определенный" [opredelenni'j] kiun oni kutime tradukas per "difina" (= preciza, determina, destina, jam konata) ni povas traduki per pli strikta vorto "konkreta" (= tiu, tiu ĉi), kaj jen la rezulto: Konkretiga vorto LA (artikolo) estas sama por ĉiuj seksoj kazoj kaj nombroj. Malkonkretiga artikolo forestas. Ekzemplo de konkretigo: "La leono estas malsata". (Tiu, tiu ĉi, konkreta leono). (Ekzemplo de malkonkretaĵo: "Leono estas besto". (Iu ajn, ĉiu leono, leono ĝenerale.) Rimarkoj: a) Oni ne konkretigu konkretaĵon: "Leono, kiu hieraŭ aspektis malsana, jam resaniĝis". b) Vorton LA (same al ĉiuj aliaj vortoj) oni uzu laubezone, sed ne pro kutimoj de ies gepatra lingvo. Ĉu simple? Ŝajnas ke jes. __________________________________ cxi lasta artikolo de A.Kerbel prezentas konsiderindan vidpunkton al funkcio kaj evoluo de la internacia lingvo. Последний раз редактировалось Releganto: 28.09.2006 в 17:51. |
|
|
#2 |
|
Junior Member
Регистрация: 09.2006
Проживание: Bulgaria, Sofia
Сообщений: 9
|
Mi ne estas lingvisto. Mi praktikulo. Kaj kiel tia ĉi skribos mian opinion.
Laŭ mi, Zamenhof nenio troigis. Li estis granda humanisto, kreante esperanton Li ne estis pensata pri lingvo, Li pensis pri la homoj. Pri tiuj ordinaraj, plej ofte duonkleraj homoj, kiuj estas fermitaj en sia limigita mondeto pro la lingvo. Al ili Li deziris doni lingvon por interkompreno. Por ordinara, amika babilado kun kiu-ajn homo sur la Tero. Tial Li substrekis simplecon. Mi pensas, ke sian lingvon Li konstruis sur du fundamentoj: simpleco kaj komprenebleco. Lingvistoj parolu pri diversaj kaŭzoj – ne estas malbone. Sed pardonu nin, praktikulojn – ni babilados esperante nur kun unu penso: ke kunparolanto komprenu nin! Laŭ testamentita revo de la granda Zamenhof! |
|
|
#3 |
|
Junior Member
Регистрация: 12.2005
Сообщений: 14
|
Sed kial la temo?
Kiu diris ke esperanto subite estas malsimpla? Kiu postulis akiri PIVojn aŭ studi PAGon? Oni povas lerni per lerniloj de antaŭjarcentaj kaj sukcesi en uzado. Eĉ atest-ekzamenoj ne postulas plian... Al kio do ni protestas? Iuj amuze analitikumas pri e-ecoj? kaj kio, lasu ilin ĵongli, ĉu tio koncernas regulajn uzantojn? neniom. Ĉu iu havis 'feliĉon' akiri korespondanton alkroĉeman pri PAGeco nePAGeco de via e-to? Apenauas. Al djablo hazarde renkontatajn superpuristojn. Fakte estas ne esperanta problemo, sed la psika. Ajne troviĝas superemuloj, per ortodoksado trudantaj sin al ĉirkaŭaj homoj. Ni ĝoju nian simplan lingvon! |
| Для отправления сообщений необходима Регистрация |
| Тэги |
| simpla, ĝi, estu |
|
|
| Реклама | |
|
|